sábado, 7 de abril de 2018

UM HERÓI SULAMERICANO


            Há homens que não se deve esquecer. O venezuelano José Antonio Abreu, falecido em 24 de março de 2018, é um deles. Foi pianista, organista, maestro, professor, ativista social, economista e político.  Criou “El Sistema”, um movimento que visa a retirar crianças e jovens da pobreza através da música.
            Tudo começou com um pequeno grupo de alunos, sem recursos. Conseguiu que o governo doasse os instrumentos e, com a obstinação dos visionários que mantêm os pés no chão, dedicou-se a formar professores. Em décadas, participaram quase um milhão de alunos, com dez mil professores, em cento e oitenta grupos. O fruto mais conhecido do movimento é o celebrado maestro Gustavo Dudamel.
            A música tem sido um caminho social em muitos lugares – Israel, Paraguai, Brasil, por exemplo. Mas “El Sistema” logrou transpor barreiras e replicar-se em dezenas de países. No Brasil, o Projeto Guri provém dele.
Abreu ganhou muitos prêmios por seu trabalho, inclusive o Prêmio Príncipe de Astúrias, da Espanha, e o Prêmio de Música, da Unesco.
Seu lema era: “Primeiro, um programa social, depois, um programa cultural”. Um homem extraordinário!


SUDAMERIKA HEROO

            Ekzistas homoj, kiujn la mondo devas nepre ne forgesi. La venezuelano José Antonio Abreu, kiu forpasis en la 24-a de marto 2018 estis unu el tiaj homoj. Indas insiste diskonigi la agadon plenumitan de li dum 76-jara vivo.
            Li estis pianisto, orgenisto, dirigento, instruisto, sociaktivulo, ekonomikisto kaj politikisto. Li kreis movadon nomatan “El Sistema”, kiu celas per muziko helpi malriĉajn infanojn kaj junulojn.
            Li komencis ĝin per malgranda grupo da gelernantoj, tute sen monrimedoj. Li atingis, ke la registaro liveru muzikinstrumentojn. Poste, la sistemo koncentriĝis je formado de novaj instruistoj. Iom post iom, per obstina laborado, tipa de viziuloj kun firmaj piedoj sur la grundo, tiuj grupoj multobliĝis. Preskaŭ unu miliono da infanoj sin dediĉis al muziklernado, en cent okdek grupoj.  Por tio engaĝiĝis dek mil instruistoj.  La plej konata frukto de tiu bele organizita instrureto estas Gustavo Dudamel, kiu fariĝis dirigento de prestiĝa simfoniorkestro en Los Angeles, Usono.
            Abreu estis konvinkita, ke edukado estas la ŝlosilo por solvi sociajn problemojn – kaj muziko estas taŭga vojo. En aliaj landoj, aliaj muzikedukistoj pensas la samon. Ekzemple, en Israelo (Daniel Barenboin), en Paragvajo (Flavio Chavez kaj Luis Szaran), kaj en Brazilo (João Carlos Martins, kiu gvidas simfoniorkestron en la kvartalo Heliópolis, kun bonega rezulto).
            La aparta merito de la venezuela aktivulo estas, ke li sukcesis multobligi kaj disvastigi sian “sistemon”. Ĝi transpasis la limojn de Venezuelo kaj nuntempe en dekoj da landoj infanoj lernas muzikon pro tiu iniciato.  En Brazilo, sukcesa  “Projekto Guri” estas unu plia rezulto de la venezuela laboro.
            La mondo rekonis la agadon de Abreu kaj donis al li diversajn gravajn premiojn – interalie la Premion de Muziko, de Unesko, kaj la hispanan Premion Princo de Asturias por artoj.
            La venezuelano José Antonio de Abreu donis altan sencon al sia vivo. Lia devizo estis: “Unue, ni havu socian programon, poste, kulturan programon.”
            Ni ne forgesu tiun sudamerikan heroon.
(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per

2 comentários: