quarta-feira, 25 de dezembro de 2013

O NATAL E O CÃO



Meu cão ficou muito nervoso na noite de Natal.
Os foguetes eram frequentes
e a cada explosão ele lançava um latido desesperado,
mistura de tormento e medo.
A hora de dormir tinha passado
e ninguém dava sinal de sossegar.
Meu cão não compreendia aquele tumulto,
aquele vozerio elevado,
aqueles papeis  coloridos esparramados no chão.
As pessoas pouco habituais,
a comilança fora de propósito,
abraços e beijos,
desejos de muita felicidade
e cheiro de espumante branco.
A desordem na casa.
Meu cão só se aquietou
quando o tomei no colo,
apaguei a luz
e fomos dormir.

KRISTNASKO KAJ HUNDO

Mia hundo estis tre maltrankvila en la Kristnaska nokto.
Raketoj estis oftaj
kaj post ĉiu eksplodo ĝi ekbojis senespere,
pro mikso de turmento kaj timo.
Jam pasis la horo por enlitiĝo
kaj neniu decidis kvietiĝi.
Mia hundo ne komprenis tiun tumulton,
tiun laŭtan babiladon,
tiujn kolorajn paperojn dise sur la planko.
Ne kutimaj homoj,
troa, nekomprenebla manĝegado,
ĉirkaŭbrakoj kaj kisoj,
deziresprimoj pri multe da feliĉo
kaj odoro de blanka ŝaŭmvino.
Malordo en la domo.
Mia hundo kvietiĝis nur
kiam mi prenis ĝin en miajn brakojn,
malŝaltis la lumon
kaj ni ekdormis.

5 comentários:

  1. Hundoj estas silentemaj entoj kaj pro tio certaj bruadoj ilin agitas tiamaniere.
    Se al vi ne gxenas la aliulan mokon, parolu kun gxi detale eksplikante la estontan festenon.

    ResponderExcluir
  2. Via delikata Kristnaska rakonto memorigis min pri Charles Dickens.

    ResponderExcluir
  3. La protektoperiodo de mia hundo daŭras jam de kelkaj tagoj kaj finiĝos post la 2-a de januaro. Teruraĵo!

    ResponderExcluir
  4. Para o cão, festa mesmo é o colo do dono! Lindinha na foto!

    ResponderExcluir
  5. Ĉiuj hundoj timiĝas de eksplodoj de tiuj Novjaraj raketoj.

    ResponderExcluir