quinta-feira, 25 de abril de 2013

SOLIDÃO



                Leio com vagar, como a degustar pasteis de nata, o “Milagrário pessoal” do angolano José Eduardo Agualusa – e deparo com uma frase simples, óbvia e luminosa: “A violência é uma rendição da inteligência.” Num intervalo de leitura, recebo uma mensagem de uma amiga do Rio, informando com resignação que um tiroteio se instalara, mais uma vez, no condomínio ao lado do seu pequeno prédio de apartamentos. A mensagem trazia a conformação dos fatos corriqueiros.
                Horas antes, jornais e telas do mundo inteiro mostravam bombas de rua numa maratona, em Boston. Dias antes, um estudante chutou um motorista e despencaram todos de um viaduto – o ônibus, o estudante, o motorista, todos os demais passageiros e, por acréscimo, a razão humana.
                Penso comigo, num esforço inútil de compreender o desvario, que a violência é a falta de palavras. Seu antídoto dormita nos pensamentos que precisam desesperadamente de palavras. Lançar bombas e chutes é mais fácil que pensar. A natureza está plena de violência; cabe ao homem transcendê-la. É preciso dirigir a torrente da raiva e do ódio para o túnel das palavras, até que saiam, do outro lado da montanha, apaziguadas e apascentadas.
                A violência é uma forma atroz de solidão – a solidão da incomunicabilidade, da surdo-mudez que nos reduz a todos à  selvageria original. Quem não ouve não é ouvido; quem não é ouvido atira bombas e pontapés.
                E despencamos todos.

SOLECO

Mi legas malrapide, kvazaŭ mi gustumus krempasteĉojn, la “Personan miraklaron” de la angola José Eduardo Agualusa – kaj mi trovas simplan, memkompreneblan, luman frazon: “Perforto estas kapitulaco de inteligento.” Je momenta ĉesigo de la legado, mi ricevas mesaĝon de amikino el Rio, informantan, ke unu plian fojon okazas pafado inter aro da konstruaĵoj proksime al ŝia eta apartamenta domo. La sciigo alvenis kun rezignacio de kutimaj okazaĵoj.
Kelkajn horojn antaŭe, ĵurnaloj kaj ekranoj en la tuta mondo montris stratbombojn ĉe maratono en Boston. Kelkajn tagojn antaŭe, studento piedbatis  ŝoforon kaj falegis ĉiuj – la omnibuso, la studento, la ŝoforo, ĉiuj ceteraj pasaĝeroj, kaj krome la homa racio.
Mi pensas , en senutila klopodo kompreni la frenezaĵon, ke perforto estas manko de vortoj. Ĝia kontraŭveneno dormetas en pensoj, kiuj senespere bezonas vortojn. Ĵeti bombojn kaj piedbatojn estas pli facile ol pensi. Naturo estas plena je perforto; koncernas la homon transcendi ĝin. Necesas direkti la torenton da kolero kaj malamo en la tunelon de vortoj, ĝis ili eliras, aliflanke de la montaro, pacigitaj kaj kvietigitaj.
Perforto estas ekstrema formo de soleco – soleco de nekomunikebleco, de surdmuteco, kiu kondukas nin ĉiujn al la origina sovaĝeco. Kiu ne aŭskultas, tiun neniu aŭskultas; kiu ne aŭskultas ĵetas bombojn kaj piedbatojn.
Kaj falegas ni ĉiuj.

domingo, 21 de abril de 2013

ATAVISMO



descubro assombrado
que meu filho é muito diverso de mim
e recordo agora
com alguma melancolia
o dia em que atinei
sem nenhum assombro
ser muito diverso de meu pai


ATAVISMO

mi  malkovras kun miro
ke mia filo estas tre malsama ol mi
kaj mi nun rememoras
iom melankolie
la tagon kiam mi ekkonsciis
sen ia miro
ke mi estas tre malsama ol mia patro


sábado, 20 de abril de 2013

ABUSO



andei abusando de mim
comi arroz sem tempero
tomei  vinho vagabundo
torci para time ruim
li muito livro tedioso
vi muito filme arrastado
escutei  conversa comprida
principalmente a conversa de pretensiosos
ouvi desaforo
batuquei samba sem ginga
fui a algumas formaturas
fui a certos casamentos
nunca aprendi  a dançar
nunca cuidei de uma horta
nuca tive passarinho
nunca roubei beijo
nunca fingi doença para faltar a aula
jamais me embriaguei de cachaça
só de deveres cumpridos
o resultado aí está
agora fico lutando para não me vingar de mim

MALRESPEKTO

mi min longe malrespektis
mi manĝis rizon sen salo
trinkis aĉan vinon
fervoris por malkompetenta futbalteamo
legis enuigajn librojn
ofte spektis tedajn filmojn
mi aŭskultis tro longajn paroladojn
precipe tiujn de arogantuloj
mi aŭdis ofendojn
tamburis sensvingajn sambojn
mi ĉeestis diplomigajn ceremoniojn
mi ĉeestis ankaŭ iujn geedziĝajn ceremoniojn
mi neniam lernis dancadon
neniam zorgis pri legomĝardeno
neniam havis birdon
mi neniam ŝtelis kison
neniam ŝajnigis malsanon por eviti iron al lernejo
neniam ebriiĝis de brando
nur de plenumitaj devoj
mi malrespektis min
jen estas la rezulto
nun mi strebadas por ne venĝi kontraŭ mi