domingo, 15 de abril de 2018

A QUEM INTERESSA?...

PSV, ABRIL 2018

Está em curso no mundo a tendência a se legalizar o uso de maconha. Não falo aqui do uso medicinal, mas do chamado recreacional. O tema é controverso. Se por um lado a repressão policial tem se mostrado ineficiente, por outro paira no ar a ideia de que “um pouquinho, de vez em quando, não faz mal”. Paralelamente a isso, soma-se um desconhecimento generalizado (inclusive por parte dos médicos) dos malefícios dessa droga para a saúde. No entanto, são numerosos os estudos que mostram que a droga é perigosa, muito perigosa. Apenas para ficar no terreno da saúde mental, vejam-se duas opiniões de especialistas:
A Dra. Nora Volkow, diretora do Instituto Nacional do Abuso de Drogas, nos EUA, afirmou em entrevista ao medscape.com:
“Está claro que a maconha possui efeitos negativos entre usuários adolescentes, observam os pesquisadores, mas ela também pode ter efeitos negativos em adultos mais velhos que sofrem alterações na plasticidade cerebral e declínio cognitivo relacionado à idade, ambos os quais podem torná-los mais susceptíveis a efeitos tóxicos da droga.”
O Dr. Oliver Howes, do Instituto de Psiquiatria do King´s College de Londres, no mesmo sítio, assegura:
“...como médico, eu frequentemente atendo jovens adultos que começaram a usar maconha com 12, 13 ou 14 anos, e que me procuram no começo da idade adulta com problemas de saúde mental”. “E sim, eu realmente acho que o uso precoce de maconha contribui para problemas de saúde mental que nós observamos mais tarde”.
Em outro ponto, surge um alerta: “O que pode estar por trás dessa tendência a legalizar maconha?”
É para se pensar. A quem interessa?



AL KIU TIO INTERESAS?...

Nuntempe, trakuras la mondon tendenco al laŭleĝigo de marihuano. Mi ne parolas ĉi tie pri la medicina uzado, sed pri la tiel nomata porplezura uzado. Tiu temo estas polemika. Se unuflanke la polica kontraŭagado montriĝas senefika, aliflanke ŝvebas en la aero la ideo, ke “iomete, de tempo al tempo, ne malbonfaras”. Paralele al tio, aldoniĝas ĝenerala nescio (inkluzive flanke de kuracistoj) pri damaĝoj de tiu drogo al sano.  Tamen, estas multenombraj studaĵoj, kiuj montras, ke la drogo estas danĝera, tre danĝera. Por resti nur sur la kampo de mensa sano, vidu du opiniojn de fakuloj:
D-rino Nora Volkow, direktoro de Nacia Instituto pri Trouzado de Drogaĉoj, en Usono, diris en intervjuo al medscape.com :
“Estas klare, ke marihuano posedas negativajn efikojn inter adoleskantaj uzantoj, kiel observas esploristoj, sed ĝi povas ankaŭ efiki negative al malpli junaj plenkreskuloj, kiuj suferas ŝanĝojn en la cerba  funkciado kaj kognan malpliigon rilate al aĝo, kaj tiuj du faktoroj povas fari ilin pli sentemaj al la toksaj efikoj de tiu drogo.”
D-ro Oliver Howes, el  Instituto de Psikiatrio de King´s College, en Londono, en tiu sama retejo, asertis: “... kiel kuracisto, mi ofte akceptas plenkreskajn, junajn pacientojn, kiuj komencis uzadon de marihuano je la aĝo de 12, 13 aŭ 14 jaroj, kiuj venas al mi en la komenco de plenkreska aĝo kun sanproblemoj.” “Kaj ja, mi efektive opinias, ke frua uzado de marihuano kontribuas al problemoj de mensa sano, kiujn ni trovas poste”.
En alia punkto, aperas demando: “Kio estas malantaŭ tiu tendenco al laŭleĝigo de marihuano?”
Estas pensinde. Al kiu tio interesas?...

A MONTANHA

Aconcagua, foto PSV, abril-2018




A montanha eu visitei
e a montanha me falou:
“Cá no alto, só eu sei
a solidão em que estou...”

À montanha eu respondi,
solidário   à sua dor:
“Chama pra junto de ti
 a solidão do condor!”

A cordilheira chamou
o imperador majestoso
e o condor aceitou
o convite, generoso.

E foi assim que se deu,
entre o monte preso ao solo
e a ave, solta no céu,
o sentido do consolo.




Ĉe la montar´ mi promenas
kaj la montaro parolas:
Ĉi-supren neniu venas,
ĉi-supre mi tute solas...”

Al la montar´ mi respondas,
kunsentante la doloron:
“Voku tiun, kiu ondas
en la vento, la kondoron.”

La montarego alvokas
per plej dolĉa voĉosono,
kaj la birdego sin lokas
sur ĝia plej alta ŝtono.

Tiel okazis apero,
inter la montara solo
kaj la kondora fiero,
de la senco de konsolo.

sábado, 7 de abril de 2018

Foto PSV 2018


O pombo, no alto, quieto,
examina a vida humana,
e silencia, discreto,
pois não vê bom panorama.


Kolombo sur alta stango
rigardas la homan mondon
kaj silentas ĝia lango
ĉar ĝi vidas ombran rondon.

UM HERÓI SULAMERICANO


            Há homens que não se deve esquecer. O venezuelano José Antonio Abreu, falecido em 24 de março de 2018, é um deles. Foi pianista, organista, maestro, professor, ativista social, economista e político.  Criou “El Sistema”, um movimento que visa a retirar crianças e jovens da pobreza através da música.
            Tudo começou com um pequeno grupo de alunos, sem recursos. Conseguiu que o governo doasse os instrumentos e, com a obstinação dos visionários que mantêm os pés no chão, dedicou-se a formar professores. Em décadas, participaram quase um milhão de alunos, com dez mil professores, em cento e oitenta grupos. O fruto mais conhecido do movimento é o celebrado maestro Gustavo Dudamel.
            A música tem sido um caminho social em muitos lugares – Israel, Paraguai, Brasil, por exemplo. Mas “El Sistema” logrou transpor barreiras e replicar-se em dezenas de países. No Brasil, o Projeto Guri provém dele.
Abreu ganhou muitos prêmios por seu trabalho, inclusive o Prêmio Príncipe de Astúrias, da Espanha, e o Prêmio de Música, da Unesco.
Seu lema era: “Primeiro, um programa social, depois, um programa cultural”. Um homem extraordinário!


SUDAMERIKA HEROO

            Ekzistas homoj, kiujn la mondo devas nepre ne forgesi. La venezuelano José Antonio Abreu, kiu forpasis en la 24-a de marto 2018 estis unu el tiaj homoj. Indas insiste diskonigi la agadon plenumitan de li dum 76-jara vivo.
            Li estis pianisto, orgenisto, dirigento, instruisto, sociaktivulo, ekonomikisto kaj politikisto. Li kreis movadon nomatan “El Sistema”, kiu celas per muziko helpi malriĉajn infanojn kaj junulojn.
            Li komencis ĝin per malgranda grupo da gelernantoj, tute sen monrimedoj. Li atingis, ke la registaro liveru muzikinstrumentojn. Poste, la sistemo koncentriĝis je formado de novaj instruistoj. Iom post iom, per obstina laborado, tipa de viziuloj kun firmaj piedoj sur la grundo, tiuj grupoj multobliĝis. Preskaŭ unu miliono da infanoj sin dediĉis al muziklernado, en cent okdek grupoj.  Por tio engaĝiĝis dek mil instruistoj.  La plej konata frukto de tiu bele organizita instrureto estas Gustavo Dudamel, kiu fariĝis dirigento de prestiĝa simfoniorkestro en Los Angeles, Usono.
            Abreu estis konvinkita, ke edukado estas la ŝlosilo por solvi sociajn problemojn – kaj muziko estas taŭga vojo. En aliaj landoj, aliaj muzikedukistoj pensas la samon. Ekzemple, en Israelo (Daniel Barenboin), en Paragvajo (Flavio Chavez kaj Luis Szaran), kaj en Brazilo (João Carlos Martins, kiu gvidas simfoniorkestron en la kvartalo Heliópolis, kun bonega rezulto).
            La aparta merito de la venezuela aktivulo estas, ke li sukcesis multobligi kaj disvastigi sian “sistemon”. Ĝi transpasis la limojn de Venezuelo kaj nuntempe en dekoj da landoj infanoj lernas muzikon pro tiu iniciato.  En Brazilo, sukcesa  “Projekto Guri” estas unu plia rezulto de la venezuela laboro.
            La mondo rekonis la agadon de Abreu kaj donis al li diversajn gravajn premiojn – interalie la Premion de Muziko, de Unesko, kaj la hispanan Premion Princo de Asturias por artoj.
            La venezuelano José Antonio de Abreu donis altan sencon al sia vivo. Lia devizo estis: “Unue, ni havu socian programon, poste, kulturan programon.”
            Ni ne forgesu tiun sudamerikan heroon.
(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per